… estas komunume regata fonto enreta de difinoj k rilatoj pri ĉiaj vortoj — tradukoj, terminoj, ĵargonoj, slangaĵoj, paŭsaĵoj, k.t.p. Ankoraŭ ĝi estas konstruata. Ni esperas lanĉi iam en 2022.
La projekton inspiris kelkaj similaj ideoj — havi „Esperantan UrbanDictionary” kaj havi komunuman terminaron el tradukaĵoj (de videoludoj, filmoj, k.s.). Ankaŭ influas la desegnon platformoj kiel StackOverflow kaj Komputeko.
Kontrolu la farendaĵojn («Issues») kaj ne hezitu skribi, proponi programojn per tirpeto («pull request»). Se ne estas malfermaj farendaĵoj, kontaktu CodeWeaver per GitHub, Diskord' (CodeWeaver#0101), aŭ retpoŝto (codeweaver@loganhall.net).